ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 40 min
6 malnovaj bulkoj,
125 + 200 ml da lakto,
vanilo,
80 g da sukero,
125 g da sekvinberoj,
300 g da pomoj,
duona citrono,
100 g migdalpulvoro,
4 ovoj,
cinamono.
 
Ofenschlupfer (poma pankuko)
1
Fajne tranĉu la panon kaj metu ĝin en pladon.
2
Varmigu 200 ml da lakto kun vanilo kaj 40 g da sukero. Verŝu sur la panon.
3
Lavu la vinberojn sub varma akvo. Senŝeligu kaj tranĉu la pomojn. Surverŝu citronsukon.
4
Buterumu bakmuldilon. Enmetu po-tavole panon, fruktojn, panon...
5
Kirlu la ovojn, cinamon kaj la sukeron. Verŝu en la muldilon.
6
Baku 30 min je 180 °C, ĝis la surfaco oriĝas.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".