ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 45 min (en premmarmito : 15 min)
1 pecigita kokido (1,2 kg),
1 supkulero da olivoleo,
1 hakita cepo,
2 tomatoj,
1 hakita ŝaloto,
75 g da butero,
iom da faruno,
50 g da freŝaj vinberoj,
1 glaso da vino banyuls,
400 g da rizo,
salo, pipro.
 
Patrostita kokidaĵo kun vinberoj
1
Senhaŭtigu la tomatojn (unue mergu ilin en bolantan akvon). Fandu 25 g da butero en marmito. Ĵetu en ĝin la tomatojn kaj hakitan ŝaloton. Malforte kuiru.
2
Farunumu la kokidajn pecojn kaj subrostu ilin en granda pato kun olivoleo kaj 25 g da butero. Poste metu ilin en la marmiton. Surverŝu la vinon. Kovru kaj kuiru malforte dum 40 min.
3
Subrostu la hakitan cepon en 25 g da butero. Aldonu la lavitan rizon kaj akvon (duoble la volumon de la rizo), salon, pipron, herbojn (laŭrofoliojn, timianon, k.a.). Kovru kaj kuiru malforte dum 20 min.
4
Senhaŭtigu la vinberojn post mergado en bolantan akvon, kaj metu ilin en la marmiton 5 min antaŭ la fino.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".