ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
300 g da kruda saŭrkraŭto,
1 glaso da sekaj vinberoj (50 g),
1 supkulero da mielo,
4 supkuleroj da kremo,
25 g da aveloj,
2 pomoj,
cerefolio.
 
Saŭrkraŭta salato
1
Lavu kaj elgutigu la saŭrkraŭton.
2
Mergu la sekvinberojn en varman akvon.
3
Dike haku avelojn.
4
Metu en pelvon la saŭrkraŭton, la vinberojn kaj la avelojn.
5
Senŝeligu kaj fajne tranĉu la pomojn.
6
Surverŝu la mielon kaj la kremon. Miksu kaj metu en fridujon.
7
Surtabligu kun freŝa cerefolio.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".