ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 30 min
800 g da bovaĵo,
4 cepoj,
150 g da sekvinberoj,
2 supkuleroj da butero,
2 supkuleroj da oleo,
1 tekulero da mielo,
po du pinĉaĵoj da pipro, zingibro kaj cinamo,
1 pinĉaĵo da muskato,
2 laŭrofolioj.
 
Cepa kaj vinbera taĵino
1
Miksu ĉiujn spicojn kaj la laŭrofoliojn.
2
Subrostu la viandon 15 min en marmito.
3
Kuiru la cepojn kaj vinberojn 10 min en bolanta akvo.
4
Metu en kaserolon oleon, cepojn, vinberojn, mielon, spicojn. Kuiru malforte 10 min.
5
Verŝu en la marmiton kaj lasu ankoraŭ 5 min kun viando.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".