ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
4 endivioj,
2 oranĝoj,
1 pampelmuso,
2 vitejaj persikoj,
rubusoj (se eblas),
200 g da muskatvinberoj,
4 supkuleroj da olivoleo,
salo, pipro.
 
Aŭtuna salato
1
Lavu kaj fajne rimenigu la endiviojn.
2
Ĝiskerne senhaŭtigu la oranĝojn kaj la pampelmuson. Distranĉu ilin.
3
Verŝu la oranĝan kaj pampelmusan sukon sur la endiviojn.
4
Boligu akvon. Enmergu la persikojn, reprenu ilin post 10 sekkaj malvarmigu ilin sub akvo. Senŝeligu kaj tranĉu ilin.
5
Lavu kaj sengrajnigu la vinberojn.
6
Kunigu la endiviojn kaj la fruktojn. Superŝutu salon kaj pipron.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".