ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Rostado: 5 min
6 tranĉaĵoj de itala pano,
6 tranĉaĵoj de fromaĝo Mozzarella,
1 taso da hakitaj verdaj olivoj,
duona taso da hakita celerio,
1 hakita cepo,
3 supkuleroj da majonezo,
1 supkulero da dolĉa mustardo,
2 supkuleroj da suko de verda citrono,
1 supkulero da hakita petroselo,
1 tekulero da saŭco de Worcester,
duona taso da raspita fromaĝo Cheddar,
paprika pulvoro,
salo, pipro,
freŝaj koriandrofolioj.
 
Olivaj tranĉaĵoj
1
Metu la pantranĉaĵojn sur bakpleton. Enfornigu sub la rostigilo. Rostigu unu flankon.
2
Miksu la olivojn, celerion, cepon, majonezon, mustardon, citronsukon, saŭcon kaj petroselon. Aldonu salon kaj pipron laŭguste.
3
Ŝmiru sur la nerostitan flankon de la pantranĉaĵoj. Superŝutu per la raspita fromaĝo kaj surmetu la fromaĝotranĉajon. Disŝutu iom da paprika pulvoro.
4
Enfornigu sub la rostigilo. Rostigu ĝis la fromaĝo fandiĝas.
 
Oni surtabligas en malgrandaj teleroj, ornamitaj per koriandrofolioj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".