ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 10 min
1 dika ajla kapo (10 ajleroj),
timiano, laŭro,
6 ovoflavoj,
24 sekaj pantranĉaĵoj,
5 cl da olivoleo,
salo, pipro.
 
Ajla supo
1
Senŝeligu kaj haku la ajlon.
2
Boligu 2 l da akvo. Aldonu salon, olivoleon, ajlon kaj herbojn. Lasu boleti 30 min.
3
Rostetu la pantranĉaĵojn. Metu ilin en 8 suptelerojn. Kirlu la ovoflavojn.
4
Kribru la supon. Verŝu unu kuleregon da supo sur la kirlitajn ovoflavojn. Remetu ĉion en la supon.
5
Malforte varmigu la supon por ke ĝi plidensiĝu. Atentu, ne boligu ĝin.
6
Verŝu sur la pantranĉaĵojn. Aldonu multe da pipro!
 
En Langvedoko oni proponis tiun supon al la ĵus geedziĝinta paro antaŭ enlitiĝo!
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".