ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 10 min
Ripozo: 1 h
3 ruĝaj paprikofruktoj,
3 verdaj paprikofruktoj,
3 flavaj paprikofruktoj,
2 supkuleroj da olivoleo,
6 supkuleroj da sunflora oleo,
2 supkuleroj da citronsuko,
2 supkuleroj da blanka vinagro,
1 dispremita ajlero,
1 pinĉaĵo da salo,
1 pinĉaĵo da sukero,
3 malmole kuiritaj ovoj,
60 g da senkernaj nigraj olivoj,
2 supkuleroj da koriandro,
1 pinĉaĵo da ruĝa pipro.
 
Kolora paprika salato
1
Duonigu la paprikofruktojn, forigu la trunketon kaj kernojn.
2
Premu la paprikofruktojn plate.
3
Ŝmiru olivoleon (per peniko) sur la ŝelo de la paprikofruktoj. Kradrostu ilin en la antaŭvarmigita forno, ĝis aperas vezikoj sur la ŝelo.
4
Envolvu la paprikofruktojn en pura tuko kaj lasu ripozi 10 ĝis 15 min.
5
Faru salatsaŭcon per sunflora oleo, citronsuko, vinagro, ajlo, salo, pipro kaj sukero en malgranda salatujo.
6
Senŝeligu la ovojn. Kvaronigu ilin.
7
Zorge senŝeligu la paprikofruktojn. Rimenigu ilin (2,5 cm larĝe).
8
Kuŝigu la paprikajn rimenojn cirkle sur pleton. Metu la olivojn kaj ovojn en la centron.
9
Disĵetu la koriandrajn foliojn kaj verŝu pogute la salatsaŭcon.
10
Lasu la salaton infuzi en la fridujo dum 1 h. Surtabligu kun bulkoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".