ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 5 min
4 persikoj (freŝaj aŭ enladigitaj),
2 supkuleroj da framba kaĉo (aŭ alia ruĝa frukto),
1 supkulero da ĉerizbrando,
50 cl da vanila glaciaĵo,
15 g da migdalaj lamenetoj,
eventuale kirlita kremo.
 
Melba persikoj
1
Senŝeligu kaj senkernigu la persikojn, se ili estas freŝaj. Alikaze, simple elgutigu ilin.
2
Metu iom da glaciaĵo en kvar kalikojn. Aldonu duonajn persikojn kaj iom da kirlita kremo.
3
Enmiksu la ĉerizbrandon en la kaĉon. Verŝu sur la fruktojn. Superŝutu migdalajn lamenetojn.
4
Surtabligu tuj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".