ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 5 min
300 g da senkernaj nigraj olivoj,
100 g da kaporoj,
50 g da anĉovaj fileoj,
1 ajlero,
2 tekuleroj da citronsuko,
1 dl da olivoleo,
1 tekulero da konjako,
1 pinĉaĵo da pipro.
 
Oliva ŝmiraĵo (tapenade)
1
Miksu per miksaparato olivojn, kaporojn, ajlon, anĉovojn kaj pipron. Aldonu konjakon kaj citronsukon.
2
Enverŝu malrapide la olivoleon senĉese kirlante por obteni homogenan ŝmireblan paŝton.
3
Ŝmiru sur panon kaj manĝu kiel aperitivon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".