ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 1 h 15 min (en premmarmito)
800 g da stufota bovaĵo,
1 supkulero da olivoleo,
3 cepoj,
2 supkuleroj da faruno,
1 botelo da blanka vino,
1 glaso da akvo,
3 ajleroj,
timiano, laŭrofolioj,
pipro,
5 tomatoj,
100 g da nigraj olivoj,
petroselo,
200 g da nudeloj.
 
Bova stufaĵo laŭ maniero de Arles
1
Kubigu la viandon. Origu ĝin en marmito kun la kvaronigitaj cepoj.
2
Superŝutu farunon kaj turnu. Aldonu vinon, akvon, ajlon, herbojn kaj pipron. Kovru kaj lasu boleti 1 h 30 min (en premmarmito 40 min).
3
Lavu kaj kvaronigu la tomatojn. Aldonu ilin kaj olivojn en la marmiton. Lasu boleti ankoraŭ 25 min.
4
Kuiru la nudelojn 10 min en boliganta saligita akvo.
5
Surtabligu la nudelojn kun la viando kaj saŭco, kaj kun hakita petroselo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".