ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
1 kukumo,
3 ajleroj,
200 g da kazeo,
2 supkuleroj da olivoleo.
 
Kukuma salato
1
Senŝeligu kaj lamenigu la kukumon.
2
Senŝeligu kaj haku la ajlerojn.
3
Miksu la kazeon kaj la olivoleon. Enmetu la kukumajn tranĉaĵojn kaj ajlon. Surtabligu tre malvarme kun pano.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".