ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: 15 min
6 folioj da brick (nordafrikaj fajnaj krespoj),
12 supkuleroj da pomkompoto,
1 tekulero da oranĝbrando (aŭ alia alkoholo),
1 tekulero da cinamo,
2 supkuleroj da olivoleo.
 
Poma foliigitaĵo
1
Enmiksu en la kompoton iom da alkoholo kaj cinamo.
2
Faldu la foliojn por obteni duonajn diskojn. Metu du supkulerojn da kompoto sur la ekstremajn triangulajn kvaronojn. Faldu ilin kvarfoje por obteni triangulojn.
3
Ŝmiru olivoleon ambaŭflanke de la trianguloj (per peniko aŭ sorba papero).
4
Kuŝigu la triangulojn sur la bakplaton. Enfornigu 15 min, ĝis ili oriĝos.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".