ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 55 min (25 min en premmarmito)
4 kokidaj pecoj,
faruno,
3 supkuleroj da olivoleo,
1 cepo,
30 cl da blanka seka vino,
salo,
1 malgranda pimento,
3 ajleroj,
250 g da tomatoj,
250 g da fungoj,
150 g da senkernaj verdaj olivoj,
50 g da migdalaj lamenetoj,
500 g da maizo,
10 g da butero.
 
Kokido laŭ brazila maniero
1
Farunumu la kokidajn pecojn. Origu ilin en la marmito kun olivoleo. Kiam ili oriĝis, aldonu la hakitan cepon. Kuiru ĝis ĝi iĝos travidebla.
2
Surverŝu la vinon, saman kvanton da akvo, iom da salo, pimenton kaj ajlon. Kovru kaj lasu boleti 30 min (en premmarmito 12 min).
3
Lavu la tomatojn kaj fungojn. Kvaronigu la tomatojn.
4
Metu la olivojn en kaserolon. Kovru per malvarma akvo. Varmigu la akvon ĝis ekbolo. Elgutigu la olivojn.
5
Enmetu la tomatojn, fungojn, olivojn kaj migdalojn en la marmiton. Boletigu 25 min (10 min en premmarmito).
6
Elgutigu kaj varmigu la maizon en iomete da butero.
 
Por la nevegetaranoj oni povas aldoni iom da pimenta saŭco de la kokido.
 
Oni varmigas la olivojn en akvo por doni al ili pli mildan guston.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".