ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 25 min
3 fenkoloj,
2 kukurboj,
1 cepo,
2 ajleroj,
6 tekuleroj da olivoleo,
salo, pipro.
 
Bohemiaj fenkoloj
1
Lavu la legomojn. Senŝeligu la cepon kaj ajlon. Lamenigu la kukurbojn kaj la cepon. Duonigu la fenkolojn.
2
Vaporkuiru la fenkolojn, la kukurbojn, cepon kaj ajlon dum 6 min.
3
Sur 6 aluminiajn foliojn kuŝigu po duonan fenkolon, iom da kukurbo kaj cepo. Surverŝu po unu tekuleron da olivoleo, salon kaj pipron.
4
Fermu la foliojn. Kuiru en la bakforno 20 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".