ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: 15 min
6 bananoj,
2 supkuleroj da olivoleo,
10 cl da oranĝsuko,
duona tekulero da cinamo,
4 tekuleroj da mielo,
6 kuleroj da rumo,
densa kremo.
 
Flamumitaj bananoj
1
Senŝeligu la bananojn kaj duonigu ilin laŭlonge.
2
Kuŝigu la duonajn bananojn en fornan pladon, surverŝu iom da oleo. Aldonu cinamon, mielon kaj sukon.
3
Enfornigu 15 min je 200 °C.
4
Varmigu la rumon en kaseroleto. Ekflamigu ĝin kaj verŝu sur la bananojn.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".