ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 40 min
1,2 kg da terpomoj,
100 g da nigraj olivoj,
100 g da verdaj olivoj,
7 cepetoj,
3 supkuleroj da olivoleo,
timiano,
1 l da legombuljono,
salo, pipro.
 
Duoliva terpoma raguo
1
Senŝeligu la terpomojn. Lavu kaj kubigu ilin. Senŝeligu la cepojn. Maldike tranĉu ilin.
2
Varmigu en marmito iom da oleo. Aldonu la cepojn kaj subrostu ilin ĝis ili estas travideblaj. Aldonu la terpomojn kaj origu ilin. Enmetu timianon, nigrajn kaj verdajn olivojn, buljonon kaj pipron.
3
Duonkovru la marmiton. Lasu boleti dum 40 min, ĝis la buljono estos tute sorbita.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".