ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Oliva Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
1 ladskatolo da kikeroj (500 g),
8 nigraj olivoj,
4 anĉovaj fileoj,
4 supkuleroj da olivoleo,
1 supkulero da vinagro,
1 ajlero,
1 tekulero da mustardo,
1 cepeto,
duona verda paprikofrukto,
raspita muskatnukso,
provencaj aromherboj,
petroselo,
salo, pipro.
 
Kikera salato
1
Lavu la kikerojn en malvarma akvo. Elgutigu.
2
Frotu salatujon per la senŝela ajlero.
3
Maldike haku cepon kaj paprikofrukton.
4
Preparu vinagran saŭcon en la salatujo : miksu oleon vinagron kaj mustardon. Aldonu la cepon kaj paprikofrukton, hakitajn herbojn kaj du pinĉaĵojn da raspita muskatnukso.
5
Enverŝu la kikerojn. Delikate enmiksu. Ornamu per olivoj, anĉovoj kaj petroselo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".