ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por unu persono
Preparado: 5 min
Kuirado: 10 min
2 malgrandaj cepoj,
1 tekulero da porkograso aŭ butero,
1 tekulero da faruno,
12 cl da lakto,
12 cl da legombuljono,
50 g da ementala fromaĝo,
pipro,
1 supkulero da citronsuko,
75 g da acidkremo,
iom da ŝenoprazo.
 
Fromaĝsupo
1
Kubigu la cepojn kaj orbrunigu cepojn en porkograso. Superŝutu la farunon. Aldonu la lakton kaj la legombuljonon. Kuiru tion kirlante.
2
Ŝutu la fromaĝon en la supon kaj kirlu por fandi la fromaĝon. Aromu per pipro kaj citronsuko.
3
Forprenu la supon de la fajro kaj enkirlu acidkremon. Disĵetu la ŝenoprazon sur la supon.
 
Tiu supo bongustas kun bastonpano.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".