ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 15 min
3 avokadoj,
30 g da raspita grujero,
6 tekuleroj da mielo,
papriko,
salo, pipro.
 
Avokada strangaĵo
1
Duonigu la avokadojn. Forprenu la kernojn. Elprenu delikate la karnon per kulereto, sen rompi la haŭtojn.
2
Miksu per forko la avokadan karnon, fromaĝon, salon kaj pipron. Remetu tiun miksaĵon en la haŭtojn.
3
Metu la avokadojn en fornan pladon. Verŝu sur ĉiun duonon unu kulereton da malforta mielo kaj superŝutu paprikon.
4
Kuiru en mezvarma forno 15 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".