ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: 15 min
4 tranĉaĵoj da bova fileo,
250 g da rokforto,
30 g da butero,
15 cl da kremo,
1 supkulero da oleo,
salo, pipro.
 
Bova fileo kun rokforta saŭco
1
Kubetigu la rokforton. Malforte fandu ĝin. Poste aldonu la kremon kaj pipron. Malrapide ekboligu.
2
Lasu boleti 10 min, senĉese kirlante. Konservu en varma kuirbano.
3
Kuiru la bovajn tranĉaĵojn 4 ĝis 6 min ambaŭflanke kun butero kaj oleo. Aldonu salon kaj pipron.
4
Surtabligu la viandon kun la saŭco kaj patrostitaj terpomoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".