ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 1 h
100 g da panmolaĵo,
100 g da raspita kantalfromaĝo,
50 g da raspita ementalo,
175 g da ŝinko,
4 kirlitaj ovoj,
15 cl da likva kremo,
1 supkulero da ŝenoprazo,
20 g da butero,
salo, pipro.
 
Ŝinkfromaĝa pano
1
Varmigu la kremon sen boligi ĝin. Verŝu ĝin sur la panmolaĵon. Miksu kaj lasu malvarmiĝi.
2
Kubigu la ŝinkon. Aldonu ĝin en la preparaĵon kun la fromaĝoj, ovoj, ŝenoprazo, salo kaj pipro. Zorge miksu.
3
Verŝu en buterumitan rosinkukan muldilon. Kuiru je 190 °C dum 1 h.
4
Elmuldigu kaj surtabligu varme, kun tomatpureo aŭ tomatsalato.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".