ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 2 personoj
Preparado: 10 min
Macerado: 48 h
6 sekaj kaprinaj fromaĝetoj,
20 cl da olivoleo,
20 cl da blanka seka vino,
rosmareno,
timiano,
1 ajlero.
 
Kaprinaj fromaĝetoj en marinaĵo
1
Preparu la marinaĵon per oleo, vino, hakita ajlo kaj herboj.
2
Enmetu la fromaĝojn. Maceru en la fridujo almenaŭ 48 h. Returnu ilin de tempo al tempo.
3
Elgutigu kaj surtabligu la fromaĝojn kun rostita kampara pano.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".