ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 30 min
6 poreaj blankaĵoj,
6 tranĉaĵoj da kuirita ŝinko,
30 g da butero,
2 supkuleroj da faruno,
50 cl da lakto,
2 supkuleroj da kremo,
300 g da "karotkolora" fromaĝo.
 
Poreaj rulaĵoj kun ŝinko
1
Lavu la poreojn kaj brogu ilin 15 min en bolanta salita akvo.
2
Fandu la buteron, aldonu la farunon kaj kuiru 1 min malforte, senĉese kirlante. Enverŝu la lakton. Plu kirlu por obteni homogenan saŭcon.
3
Lasu plidensiĝi 2 aŭ 3 min, daŭre kirlante. Aldonu kremon kaj trionon de la fromaĝo.
4
Rulu la poreojn en ŝinko kaj metu ilin en buterumitan pladon. Aldonu la saŭcon kaj raspitan fromaĝon. Kuiru 25 min en bakforno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".