ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
400 g da kazeo,
1 supkulero da kremo,
1 supkulero da hakitaj herboj (ŝenoprazo, cerefolio, drakunkolo, petroselo),
12 rafanetoj,
salo, pipro.
 
Kazeo kun rafanetoj
1
Batu kazeon, herbojn, kremon, salon kaj pipron.
2
Tranĉu la rafanetojn tre maldike. Metu la eltranĉaĵojn en la kazeon.
3
Surtabligu tre malvarme kun tranĉaĵoj da branpano.
 
Se oni preferas pli spican guston, oni povas anstataŭigi la rafanetojn per blankaj cepoj kaj la herboj per papriko kaj kumino.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".