ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Ripozo: 12 h
400 g da maskarpono (itala grasa kazeo),
24 kulerbiskvitoj,
15 cl da forta kafo,
3 ovoj,
50 g da pulvora sukero,
30 g da pulvora kakao.
 
Tiramisu
1
Duonmergu tre rapide la biskvitojn en la kafon por ke ĝi nur iomete sorbiĝu. Kuŝigu la biskvitojn en la pladon (laŭ unu sola tavolo).
2
Batkirlu la ovoflavojn kun la sukero. Aldonu la maskarponon kaj bone miksu.
3
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn kaj delikate enmiksu ilin en la kremaĵon. Verŝu sur la biskvitojn. Lasu 12 h en la fridujo.
4
Elmuldigu kaj superŝutu iom da kakao antaŭ ol surtabligi.
 
Oni povas eventuale aldoni iom da itala alkoholo marsala en la kafon aŭ en la maskarponon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".