ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 1 h
Kuirado: 10 min
Pasto 
200 g da faruno,
40 g da kakao,
2 ovoj.
Saŭco 
100 g da tranĉitaj ĉampinjonoj,
20 g da dishakita ruĝa cepo,
2 ajleroj,
40 g da butero,
4 kuleroj da olivoleo,
2 dl da blanka vino,
4 dl da kremo,
200 g da pecigita fromaĝo de Gorgonzola,
salo, freŝe muelita pipro.
 
Kakaopastaĵo kun fromaĝo de Gorgonzola
 
Pastaĵo
1
Miksu la kakaon kun la faruno. Faru kaveton meze de la faruno kaj rompu la ovon en ĝin. Singardeme miksu la ovon en la farunon, ĝis estiĝas firma pasto. Ripozigu.
2
Tranĉu la paston en du partojn. Platigu ĝin pastocilindre. Pasigu la platan paston plurfoje tra la pastmaŝino, iom post iom maldikigante ĝin.
3
Distranĉu la paston en tranĉaĵojn 30 cm longajn. Pasigu la tranĉaĵojn tra la fetuĉini-helpilo.
4
Kuiru la pastaĵojn dum 2 min en ampleksa kvanto da akvo kun salo. Preventu trokuiradon per lavado en malvarma akvo. Flankenmetu la pastaĵojn.
 
Saŭco
5
Varmigu buteron en olivoleo sur malforta fajro. Subrostu la cepon, premitan ajlon kaj ĉampinjonojn. Aldonu la blankan vinon kaj boligu ĉion dum 1 min.
6
Surverŝu la kremon kaj malrapide fandu ĉion sur malforta fajro. Aldonu la fromaĝon post 3 min kaj fandu ĝin.
7
Deprenu la ajleron el la saŭco kaj spicu ĝin per salo kaj pipro. Varmigu la pastaĵojn en la saŭco. Eventuale aldonu raspitan parmezanan fromaĝon.
 
Se oni ne havas pastmaŝinon, oni povas uzi simplan prembastonon. Oni devas zorge ŝmiri la paston kiel eble plej maldike.
 
Oni unuafoje trovis mencion pri tiu ĉi kurioza pastaĵo el la regiono Veneto en receptoj de la komenco de la deksesa jarcento. Oni tiam manĝis ĝin kun lakto kaj butero.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".