Por 6 personoj Preparado: 1 h Kuirado: 10 min
Pasto 200 g da faruno, 40 g da kakao, 2 ovoj. Saŭco 100 g da tranĉitaj ĉampinjonoj, 20 g da dishakita ruĝa cepo, 2 ajleroj, 40 g da butero, 4 kuleroj da olivoleo, 2 dl da blanka vino, 4 dl da kremo, 200 g da pecigita fromaĝo de Gorgonzola, salo, freŝe muelita pipro. | | Kakaopastaĵo kun fromaĝo de Gorgonzola | | | Pastaĵo | 1 | Miksu la kakaon kun la faruno. Faru kaveton meze de la faruno kaj rompu la ovon en ĝin. Singardeme miksu la ovon en la farunon, ĝis estiĝas firma pasto. Ripozigu. | 2 | Tranĉu la paston en du partojn. Platigu ĝin pastocilindre. Pasigu la platan paston plurfoje tra la pastmaŝino, iom post iom maldikigante ĝin. | 3 | Distranĉu la paston en tranĉaĵojn 30 cm longajn. Pasigu la tranĉaĵojn tra la fetuĉini-helpilo. | 4 | Kuiru la pastaĵojn dum 2 min en ampleksa kvanto da akvo kun salo. Preventu trokuiradon per lavado en malvarma akvo. Flankenmetu la pastaĵojn. | | Saŭco | 5 | Varmigu buteron en olivoleo sur malforta fajro. Subrostu la cepon, premitan ajlon kaj ĉampinjonojn. Aldonu la blankan vinon kaj boligu ĉion dum 1 min. | 6 | Surverŝu la kremon kaj malrapide fandu ĉion sur malforta fajro. Aldonu la fromaĝon post 3 min kaj fandu ĝin. | 7 | Deprenu la ajleron el la saŭco kaj spicu ĝin per salo kaj pipro. Varmigu la pastaĵojn en la saŭco. Eventuale aldonu raspitan parmezanan fromaĝon. | | Se oni ne havas pastmaŝinon, oni povas uzi simplan prembastonon. Oni devas zorge ŝmiri la paston kiel eble plej maldike. | | Oni unuafoje trovis mencion pri tiu ĉi kurioza pastaĵo el la regiono Veneto en receptoj de la komenco de la deksesa jarcento. Oni tiam manĝis ĝin kun lakto kaj butero. |
|