ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 8 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 35 min
100 g da verdaj fazeoloj,
100 g da ĉampinjonoj,
100 g da verdaj pizoj,
2 kukurbetoj,
1 poreo,
4 tomatoj,
2 celeribranĉoj,
1 cepo,
petroselo, bazilio,
60 g da makaronioj,
80 g da raspita parmezano,
5 supkuleroj da olivoleo,
salo, pipro.
 
Supo minestrone
1
Lavu kaj senŝeligu la legomojn, maldike tranĉu ilin. Haketu la cepon kaj petroselon.
2
En premmarmito subrostu la cepon kun 2 supkuleroj da olivoleo. Aldonu ĉiujn legomojn (krom bazilion). Zorge miksu kaj aldonu 2 l da akvo. Boligu.
3
Fermu la marmiton. Kiam la valvo fajfas malfortigu la kuiradon. Post 25 min aldonu la makaroniojn. Kuiru ankoraŭ 10 min.
4
Miksu en bovlo la hakitan bazilion kaj la restantan olivoleon. Antaŭ ol surtabligi la supon, enkirlu tiun miksaĵon.
5
Entelerigu la supon kaj superŝutu parmezanon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".