ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 2 min
175 g da sukero,
6 ovoflavoj,
40 cl da lakto,
200 g da raspita kokoso,
1 kafekulero da vanilo,
15 g da gelateno,
40 cl da likva kremo,
3 kivioj,
2 bananoj,
1 supkulero da rumo.
 
Kremaĵo kun kokoso
1
Boligu la lakton. Enverŝu la kokoson.
2
Moligu la gelatenon en suptelero kun akvo.
3
Batkirlu la ovoflavojn kun sukero kaj vanilo. Aldonu la lakton kun kokoso.
4
Remetu la kremaĵon en kaserolon kaj malforte boligu ĝis ĝi plidensiĝas.
5
Enkirlu la zorge elgutigitan gelatenon, por ke ĝi perfekte solviĝu. Lasu malvarmiĝi.
6
Firmŝaŭmigu la likvan kremon. Delikate enmiksu ĝin en la iom malvarmiĝintan kremaĵon.
7
Akvumu muldilon, elgutigu sed ne viŝu ĝin. Enverŝu la ŝaŭmaĵon kaj lasu minimume 2 h en la fridujo.
8
Rimenigu la fruktojn kaj maceru unu horon en rumo kun unu supkulero da sukero. Surtabligu la kremaĵon ornamitan per fruktoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".