ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 50 min
300 g da fromaĝo port-salut,
1 kokido pecetigita (1,5 kg),
500 g da blankaj cepetoj,
200 g da tomatoj,
200 g da napoj,
200 g da poreoj,
1 dl da blanka seka vino,
2 dl da likva kremo,
butero,
muskato,
salo, pipro.
 
Kokido kun port-salut
1
Senŝeligu la cepojn kaj la napojn. Lavu la napojn, la tranĉitajn poreojn kaj la tomatojn.
2
Subrostu la cepojn kaj napojn en butero. Aldonu la kokidaĵon.
3
Kiam la kokidaj pecoj oriĝis, aldonu duonon de la vino, salon kaj pipron. Post 35 min aldonu la poreojn kaj tomatojn. Kuiru ankoraŭ 10 min. Poste metu ĉion en gratenan pladon.
4
Varmigu la kremon. Kubigu la fromaĝon kaj aldonu ĝin iom post iom al la kremo. Aldonu ankaŭ la restantan vinon kaj muskaton. Senĉese kirlu kaj verŝu sur la kokidaĵon.
5
Origu 5 min en bakforno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".