ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: 10 min
4 ovoj,
4 supkuleroj da tomatopureo,
8 supkuleroj da densa kremo,
4 malgrandaj kaprinaj fromaĝoj,
iom da butero.
 
Ovoj kun kaprina fromaĝo
1
Antaŭvarmigu la fornon. Buterumu 4 fornajn bakujetojn kaj rompu unu ovon en ĉiun el ili.
2
Aldonu unu kuleron da tomatpureo, du kulerojn da kremo, salon kaj pipron.
3
Kuŝigu sur ĉiun preparaĵon unu fromaĝeton.
4
Kuiru 5 min en tre varma forno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".