ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 35 min
1 kg da fromaĝo Comté,
3 glasoj da seka blanka vino el Ĵuraso,
5 cl da ĉerizbrando,
1 tekulero da amelfaruno,
kubigita seka pano.
 
Kontea fonduo
1
Frotu la fonduan kaserolon per ajlo.
2
Kubetigu la fromaĝon. Metu en la kaserolon. Varmigu kaj aldonu la vinon.
3
Kirlu per ligna kulero ĝis la fromaĝo fandiĝis.
4
Aldonu pipron. Solvu la amelfarunon en ĉerizbrando kaj verŝu en la fonduon, plu kirlante.
5
Kiam la fonduo estas homogena, surtabligu kun kubigita seka pano.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".