ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 10 min (en premmarmito)
8 piroj,
4 sekaj abrikotoj,
100 g da migdala pulvoro,
100 g da sekaj vinberoj,
4 senkernigitaj sekaj prunoj,
8 supkuleroj da kremo,
60 g da butero,
2 supkuleroj da mielo.
 
Envolvitaj piroj
1
Lavu kaj sentigigu la pirojn. Distranĉu la kapojn kaj konservu ilin. Elkavigu la pirojn per kulereto (lasu minimume 5 mm da karno sur la haŭto).
2
Miksu kune la fanditan buteron, mielon, abrikotojn, migdalpulvoron, vinberojn kaj sekprunojn. Farĉu la pirojn per tiu pasto kaj remetu la kapojn.
3
Envolvu ĉiun piron en aluminia folio. Metu la pirojn en la vaporkorbon de la premmarmito.
4
Boligu 75 cl da akvo en la marmito. Enmetu la vaporkorbon super la akvon kaj fermu. Kiam la valvo fajfas, malfortigu la kuirforton kaj lasu 10 min.
5
Surtabligu la varmetajn pirojn kun unu kulero da kremo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".