ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 25 min
4 fiŝfileoj,
duona citrono,
100 g da kazeo,
100 g da kremo,
1 supkulero da panraspaĵo,
salo, pipro.
 
Fiŝfileoj kun kazeo
1
Kuŝigu la fileojn en teleron. Aspergu ilin per citronsuko. Superŝutu iom da salo kaj pipro.
2
Miksu kazeon kaj kremon. Ŝmiru sur la fileojn. Faldu la du ekstremaĵojn.
3
Buterumu gratenan pladon. Enmetu la fileojn, kun falditaj ekstremaĵoj malsupre. Superŝutu buterpecetojn kaj iom da panraspaĵo.
4
Kuiru en mezvarma forno 25 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".