ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 15 min
4 dikaj tomatoj,
100 g da ŝafina fromaĝo Brebiou,
duona kafotaso da lakto,
2 biskotoj,
2 ajleroj,
hakita petroselo,
salo, pipro.
 
Tomatoj kun ŝafina fromaĝo
1
Malsekigu la biskotojn per varmeta lakto. Dispremu per forko kun fromaĝo, ajlo kaj petroselo. Aldonu salon kaj pipron.
2
Patrostu dum 5 min la duonigitajn tomatojn en oleo. Kuŝigu ilin en fornan pladon kaj superŝutu la farĉon.
3
Kuiru 10 min en mezvarma forno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".