ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 40 min
1,5 kg da kukurbo,
1 granda lado da tinuso,
100 g da fromaĝo Comté,
salo, pipro.
 
Tinusa kaj kukurba gratenaĵo
1
Senŝeligu la kukurbon kaj pecetigu ĝin. Boligu 30 min.
2
Per forko dispremu la kukurbon. Elgutigu la tinuson kaj miksu ĝin kun la kukurbo. Aldonu salon (malmulte) kaj pipron. Metu en buterumitan gratenan pladon.
3
Superŝutu raspitan fromaĝon. Lasu 15 min en varma bakforno ĝis la gratenaĵo oriĝas.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".