ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino 2a

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 20 min
800 g da terpomoj,
100 g da rokforto,
30 ml da citronsuko,
50 ml da oleo,
salo, pipro.
 
Terpoma salato kun rokforto
1
Lavu la terpomojn. Metu ilin en grandan kaserolon kaj kovru per 1 l da malvarma akvo (sufiĉe por ilin kovri). Kuiru 20 min post ekbolo.
2
En pelvo dispremu la rokforton per forko. Aldonu la citronsukon, salon kaj pipron. Miksu por obteni homogenan paston.
3
Aldonu iom post iom oleon, same kiel por majoneza saŭco.
4
Kiam la terpomoj estas kuiritaj, elgutigu, senŝeligu kaj kvaronigu ilin en pelvon. Miksu delikate kaj surtabligu varmete.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".