ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 20 min
4 ovoj,
250 g da migdala pulvoro,
250 g da sukero,
1 supkulero da cinamo,
1 raspita ŝelo de citrono.
 
Coques cristines
1
Vigle kirlu la ovoflavojn kaj la sukeron ĝis blankiĝo de la miksaĵo. Enmetu la migdalan pulvoron, citronŝelon kaj cinamon.
2
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn kaj delikate enmiksu ilin en la preparaĵon. Se la pasto estas tro mola, aldonu iom da faruno.
3
Ŝmiru la paston sur grasigitan kaj farunitan fornplaton por fari ovalecan kukon. Superŝutu sukeron.
4
Kuiru dum 15 ĝis 20 min en forno je 180 °C.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".