ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 55 min
4 kukurbetoj,
4 paprikoj,
4 melongenoj,
4 ajleroj,
suko de 2 citronoj,
2 supkuleroj da koncentrita tomatokaĉo,
4 supkuleroj de sekigita mento.
Por la farĉo 
1 glaseto da rizo,
200 g da hakita viando,
20 g da butero,
1 hakita cepo,
1 pinĉaĵo da kumino,
pipro, salo.
 
Farĉitaj legomoj
1
Purigu zorge la legomojn (kukurbetojn, melongenojn, paprikojn.) Forprenu la pedunklon, kaj el tiu fino elprenu la kernon (por kukurbetoj kaj melongenoj) respektive la grajnojn de la paprikoj. (Vi povas uzi senŝeligilon.)
2
Miksu ĉiujn ingrediencojn de la farĉo kaj farĉu la legomojn. Ne plenigu ilin tute ĉar la rizo plidikiĝos.
3
Dissemu en grandan marmiton la kernon de la legomoj, kaj kuŝigu la legomojn sur ĝin. Diluu la tomatan kaĉon en sufiĉe da akvo por kovri la legomojn kaj aldonu ĝin en la marmiton.
4
Boligu dolĉe dum 45 min (30 min por la paprikoj). 5 min antaŭ la fino de la kuirado aldonu la menton, la premitan ajlon kaj la citronsukon. Reprenu la legomojn kaj plu boligu la saŭcon ankoraŭ 10 min.
5
Surtabligu malvarma aŭ varmeta.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".