ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 50 min
Kuirado: 20 min
500 g da migdalpasto,
1 pinĉaĵo da pulvora cinamo,
2 supkuleroj da oranĝflora akvo,
50 g da moligita butero,
500 g da faruno,
1 pinĉaĵo da salo,
250 g da varmeta akvo.
 
Gazelaj kornoj kun migdaloj
1
Knedu la migdalan paston kun la cinamo, la oranĝflora akvo kaj la butero. Formu rulaĵojn 5 cm longajn kaj 2 cm dikajn.
2
Knedu la farunon, salon kaj varmetan akvon, ĝis la pasto iĝos homogena kaj elasta. Maldike ŝmiru ĝin per prembastono. Eltranĉu 8 cm lonĝajn kaj 2 cm larĝajn rektangulojn.
3
Kuŝigu sur ĉiun rektangulon rulaĵon da migdalpasto. Iomete malsekigu la randojn de la pasto kaj faldu ĝin por malliberigi la farĉon. Bone lutu ĝin (alikaze la farĉo forfuĝos dum kuirado!)
4
Donu al la kukoj la formon de lunarko, kaj kuŝigu ilin sur buterigitan fornan plakon. Enfornigu dum 15 ĝis 20 min je 200 °C. Superŝutu glazuron antaŭ ol surtabligi.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".