ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 5 min
2 pomoj,
2 piroj,
2/3 taso da oranĝosuko,
1 supkulero da citronsuko,
2 bananoj,
2 supkuleroj da oranĝflora akvo,
ŝelo de unu oranĝo,
glazuro,
duonigitaj fragoj (laŭ la sezono),
kelkaj folioj de freŝa mento.
 
Frukta salato
1
Senkernigu la pomojn kaj pirojn kaj maldike tranĉu ilin.
2
Metu ilin en salatujon kaj verŝu citronsukon sur ilin, por ke ili restu blankaj.
3
Senŝeligu la bananojn kaj maldike tranĉu ilin. Aldonu ilin al la aliaj fruktoj kaj delikate miksu. Priverŝu oranĝfloran akvon kaj glazuron.
4
Aldonu la fragojn kaj kelkajn mentofoliojn.
5
Tranĉu la oranĝoŝelon en mallarĝajn rimenojn kaj brogu ilin 5 min en bolanta akvo aŭ en siropo. Elgutigu kaj kuŝigu sur la fruktojn.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".