ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 45 min
Kuirado: 1 h 15 min
500 g da kuskuso,
150 g da cepoj,
1 pinĉaĵo da safrano kaj zingibro,
1 dl da olivoleo,
400 g da karotoj,
300 g da napoj,
300 g da kvaronigitaj tomatoj,
300 g da kukurbo,
300 g da verdaj kukurbetoj dike tranĉitaj,
100 g da kuiritaj kikeroj,
100 g da sekaj vinberoj,
200 g da dolĉaj terpomoj,
100 g da butero,
1 supkulero da hakita freŝa koriandro,
salo, nigra pipro.
 
Legoma kuskuso
1
Senŝeligu la karotojn, napojn, dolĉajn terpomojn kaj la kukurbon. Dike kubetigu ilin.
2
Boligu en la malsupra parto de la kuskusujo 1,5 l da akvo. Enmetu la tomatojn, cepojn, karotojn, oleon, spicojn, salon kaj pipron. Lasu boleti 50 min.
3
Aldonu la aliajn legomojn, la koriandron, la kikerojn kaj la sekajn vinberojn.
4
Metu la semolon en grandan ujon kun 2 aŭ 3 glasoj da malvarma akvo. Lasu ripozi ĝis la akvo sorbiĝis.
5
Disigu la grajnojn per forko. Poste metu la semolon en la supran parton de la kuskusujo. La vaporo de la buljono devas kuiri ĝin.
6
Kiam la semolo estas kuirita (proksimume 30 min) metu ĝin en grandan pladon. Aldonu la buteron kaj iom da buljono. Disigu la grajnojn per forko.
7
Aranĝu la semolon krone en granda ronda plado, kaj metu la legomojn en la centron. Priverŝu buljonon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".