ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 20 min
1 ruĝa papriko,
1 flava papriko,
2 verdaj paprikoj,
1 aŭ 2 melongenoj,
4 tomatoj,
1 ajlero,
1 cepo,
2 supkuleroj da olivoleo,
2 tekuleroj da paprikapulvoro,
1 pinĉaĵo da pimento,
1 pinĉaĵo da kumino,
salo, pipro,
hariso (laŭ via plaĉo).
 
Ĉakĉuka
1
Lavu ĉiujn legomojn kaj kubetigu ilin. Subrostu ilin 5 min en olivoleo kun hakitaj ajlero kaj cepo. Aldonu salon, pipron, kaj lasu lante kuiri kovrite dum 20 min.
2
Fine de la kuirado aldonu la spicojn.
 
Oni povas manĝi ĝin varma aŭ malvarma.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".