ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 10 min
600 g da hakita rumsteko,
1 ovo,
1 pinĉaĵo da dolĉa pimento,
1/2 tekulero da kumino,
1 pinĉaĵo da cinamo,
1 supkulero da freŝa hakita mento,
80 g da fajne hakitaj cepoj,
1 supkulero da freŝa hakita koriandro,
1 supkulero da olivoleo,
3 supkuleroj da akvo,
salo, nigra pipro.
 
Maroka kefta
1
Miksu ĉiujn ingrediencojn. Knedu por homogeneigi la farĉon.
2
Faru dikajn kolbasojn per humidaj manoj kaj metu ilin sur roststangetojn.
3
Metu la roststangetojn sur kradrostilon (aŭ en la forno) kaj kontrolu la kuiradon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".