ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 10-15 min
500 g da karotoj,
3 supkuleroj da olivoleo,
1 supkulero da citronsuko,
1 pinĉaĵo da kumino,
2 premitaj ajleroj,
pimento,
salo, nigra pipro,
1 supkulero da hakita petroselo,
kelkaj nigraj kaj verdaj olivoj.
 
Spicita karota salato
1
Senŝeligu la karotojn. Tranĉu 3 cm longajn kaj 5 mm dikajn bastonetojn.
2
Kuiru la karotojn en saligita bolanta akvo. Ili restu iom firmaj. Malvarmigu ilin sub flua akvo kaj elgutigu.
 
Por la saŭco
3
Miksu la oleon, citronsukon kaj spicojn. Verŝu sur la karotojn. Ornamu per petroselo kaj olivoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".