ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Ripozo: 30 min
Kuirado: 15 min
250 g da faruno,
150 g da butero,
70 g da migdalpulvoro,
125 g da sukero,
10 g da cinampulvoro,
1 ovo,
1 pinĉaĵo da salo.
 
Sekaj kukoj kun cinamo
1
Kribru la farunon. Miksu ĝin kun salo, sukero, migdalpulvoro kaj cinamo.
2
Metu en la mezon la moligitan buteron kaj la kirlitan ovon. Knedu ĝis obteno de bulo de pasto. Eventuale aldonu iom da lakto.
3
Kovru ĝin kaj lasu ĝin en la fridujo dum duonhoro minimume.
4
Ŝmiru la paston per rulpremilo ĝis dikeco de 1 cm, kaj tranĉu formojn en ĝi per truilo.
5
Kuŝigu la kukojn sur buteritan kukplaton. Kuiru 10 ĝis 15 min en varma forno (200 °C). Superŝutu glazuron post elfornigo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".