ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Dolĉaĵa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 1 h
200 g da kuirita kaj kubigita ŝafviando,
80 g da hakitaj cepoj,
5 cl da olivoleo,
60 g da maldike tranĉita celerio,
150 g da lentoj,
300 g da sengrajnigitaj tomatoj,
duona tekulero da safrano,
2 pinĉaĵoj da zingibro,
2 supkuleroj da freŝa hakita koriandro,
100 g da kuiritaj kikeroj,
80 g da rizo,
suko de duona citrono,
salo, pipro.
 
Harrira
1
Subrostu la viandon kaj la hakitan cepon en olivoleo. Aldonu salon kaj pipron, kaj kovru per 1,5 l da varmeta akvo.
2
Aldonu celerion, lentojn kaj tomatojn, safranon, zingibron kaj koriandron. Lasu boleti dum 30 min.
3
Aldonu la kikerojn kaj la rizon. Malforte kuiru.
 
Harrira estas riĉa supo, kiun oni manĝas vespere dum Ramadano.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".