ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 50 min
400 g da maturaj tomatoj,
300 g da spagetoj,
500 ml da kikeroj (kuiritaj aŭ,
en skatolo),
80 g da raspita fromaĝo,
1 fasketo da plito (aŭ spinaco),
sen tigoj,
1 dishakita cepo,
3 ajleroj,
2 tekuleroj da timiano,
1 pinĉaĵo da safrano,
1/2 tekulero da papriko,
2 pinĉaĵoj da ruĝa pipro,
pipro.
 
Kikera kasuleto
1
Antaŭvarmigu la fornon je 180 °C. Kuiru la pastaĵojn kaj tralavu ilin.
2
Fritu la cepon, la ajlerojn kaj la spicojn (krom la piproj) ĝis moliĝo de la cepoj.
3
Aldonu la distranĉitajn tomatojn kaj la (kuiritajn) kikerojn kun 100 ml da ilia akvo. Enmetu la ruĝan pipron. Kuiru sur malforta fajro dum 15 min, aldonante akvon laŭbezone.
4
Stufu la pliton ĝis ties moliĝo. Dike dishaketu, pipru, salu.
5
Metu la pastaĵojn en pladon, enmiksu la kikerojn, la pliton kaj la fromaĝon. Metu la pladon en la fornon por varmigi la tuton (ĉ.~20 min).
 
Se oni ne trovas pliton, oni povas uzi spinacon aŭ iun ajn alian legomon kun verdaj folioj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".