ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Munĝetada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 10 min
1 friza salato,
400 g da maĉostomakoj,
2 avokadoj,
3 tomatoj,
2 supkuleroj da citronsuko,
3 supkuleroj da vinagro,
7 supkuleroj da oleo,
salo, pipro.
 
Gaskona salato
1
Lavu kaj sekigu la salaton kaj la tomatojn.
2
Kubetigu la maĉostomakojn kaj subrostu ilin dum 10 min en pato.
3
Kubetigu la avokadojn kaj aspergu ilin per citronsuko por malhelpi nigriĝon. Kubetigu ankaŭ la tomatojn.
4
Faru saŭcon el la vinagro, oleo, salo kaj pipro. Verŝu ĝin sur la salato, aldonu la kubetojn de legomoj kaj viando.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".